|
20 уроков базового эсперантоНа предыдущей странице: уроки 1-14. На этой странице: уроки 15-20 и словарь. Leciono 15Всю грамматику курса Вы уже изучили. Осталось выучить последние 90 корней и закрепить полученные знания на практике, дочитав учебный детектив (выбор был неслучайный, поскольку для него есть и аудиофайлы, и художественный фильм, в котором 98% слов будут Вам известны). Novaj vortoj: ruli (катить; исполнять программу) vana (напрасный) spuro (след, отпечаток) profito (выгода, прибыль) signo (знак) partio (партия, сторона (в политике; споре; игре; браке)) sonĝo (сон, грезы, мечта) dependi (зависеть) efektiva (действительный, действующий, эффективный) 4. Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blankharulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin! Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero (дело; вещь). Linda: Kiu do ŝi estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blankaharulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: Ŝi venis por lernigi. Temas pri la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo (идея) de Ronga, la profesoro pri lingvoscienco. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas speco (разновидность; вид; род; сорт) de la arto informarilati (rilatas - относиться, иметь отношение), kaj ke ili do rilatas al lingvoscienco. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas? Bob: Jes. Ĝi vidiĝis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi. Linda: Eble Ronga, la lingvoscienca profesoro, nur volegis, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas (существует) kiel bela virino. Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Maldie! Vi verŝajne amas ŝin. 5. Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi kaŝe rigardis tiun duopon. Linda: Okazis io vere stranga. Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio? Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero (вещь; точнее было бы: substanco - вещество; субстанция; сущность или aĵo - вещь). Afereto. Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano (al)apudiĝis al ŝia taso. Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis. Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Memkompreneble, li volegis forturni ŝian atenton. Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite (внезапно, неожиданно, вдруг) estis super ŝia taso, dum unu momento, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe? Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum momento super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi. Linda: Certe estas iu substanco. Tom: Iu sanigilo. Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute facile erego da sukero? Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero. Tom: Krome, ĉi tie ne estas erega sukero. Estas nur pulvora (порошковый) sukero, en sukerujoj. Bob: Eble li havis suker/er/eg/on en la poŝo (карман) kaj... Tom: Ĉu vi ofte iradas kun sukereregoj en via poŝo? Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas sensenca. Tamen... Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for. Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi pensis ion malbonan, dum temas pri tute facila, tute natura okazaĵo. 6. Tom: Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio? Bob: Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion. Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la trairejo (проход, коридор). Bob: Kvazaŭ ŝi falus. Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la trairejo. Linda: Ĉu ni iru vidi? Tom: Kompreneble. Ni iru tuj. Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Rigardu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis sanigilo en ŝian kafon. Linda: Ĉu vi duope foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas. Bob: Ni ne havas la tempon interparoli. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi estas en sendanĝero (danĝero - опасность). Venu, Tom, ni ne maltrovu tempon. 7. (En la trairejo) Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas senkonscia (konscii - (о)сознавать). Ŝi maltrovis la konscion kaj falis. Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? Tom: Jes. Ne timu. Ŝi maltrovis la konscion, sed ŝi ne maltrovis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas. Bob: Kion ni faru? Tom: Kion vi opinias? Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas. Tom: Ni devas informi la estr/ar/an/ojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki sanigiston, kaj almenaŭ tuj sendos zorgistinon (zorgi - заботиться (о); нянчиться с, ухаживать за; точнее: san/ig/ant/in/on). Certe estas zorgistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne? Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ sep tagojn. Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo. Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas bona. Tom: Tamen, kiam iu maltrovis la konscion, tio estas la preciza pied/trov/iĝo, se mi bone memoras, kion oni lernigis al mi. 8. En la universitata memserva manĝejo, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj. Ŝi rigardas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda. Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas. Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava? Linda rigardas la junulon kaj pensas: "Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros? "Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin? "Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne. Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte? Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte? Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin? Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la trairejon al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la trairejon? Ĉu mi sekvu lin en la trairejo? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la trairejo. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro? Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo? "Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li komprenos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi blankiĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas. Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo." Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru. Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas (чувствовала), ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari. Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la traireja pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras. Kaj Linda tuj ekstaras kaj ekiras al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj piedoj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Leciono 16Novaj vortoj: benzino (бензин) imposto (налог, сбор) lango (язык; защелка) krano (кран трубопроводный) kruco (крест) fadeno (нить) kulturo (культура) nivelo (уровень) serio (серия; ряд; последовательность) distanco (расстояние, дальность) ligo (связь, союз) amplekso (объём, размер) 9. "Ŝi kuŝas meze de la trairejo! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas (urĝa - tuja, malplilongiga (afero))," diras Tom. Li rigardas la zorgistinon: ŝi estas dika, grasa (жирный; тучный; полный (о ком-л.); жировой) virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam iomajn minutojn li provas (испытать, проверить, (по)пробовать) diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu zorgistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro. "Kuŝas, ĉu? Meze de la trairejo, ĉu vere?" ŝi diras. Videble, la zorgistino apenaŭ povas kredi. "Kial, maldie, ŝi kuŝus meze de la trairejo?" ŝi demandas. "Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi maltrovis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi." "Stranga afero!" "Nu, mi ne estas fakulo (fako - отдел, отделение (ящика, стола, шкафа, учреждения); отсек; цех; специальность; раздел, область, отрасль (науки, культуры, промышленности)). Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!" "Nu, nu, nu, nu. Kial, maldie, ŝi maltrovis la konscion en la trairejo? Stranga ideo! Oni neniam maltrovas la konscion tie." "Ĉu vere? Kie do oni maltrovas la konscion en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ sep tagojn mi estas ĉi tie." "Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni maltrovas la konscion en la klasĉambroj, oni maltrovas la konscion en la manĝejo, oni maltrovas la konscion en la dorm-ĉambroj, oni maltrovas la konscion en la lavejoj, eble eĉ oni povus maltrovi la konscion en iu estrara oficejo (офис, учреждение; ofico - должность, служба). Sed pri la traireja mal/trovkonscio mi neniam aŭdis. Stranga nuntempo! Stranga junularo! Oni faras ion ajn niatempe." "Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kunsentinda knabino kuŝas en la trairejo, kaj neniu zorgas pri ŝi!" "Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin." Kaj ili kune rapidas al la ejo, kie Tom lasis (lasi - оставить; покинуть; (от)пустить) sian amikon kun Gerda. Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la zorgistino. "Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?" "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?" La zorgistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la traireja muro. Ŝi tuŝas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li!" "Maldie! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis?" Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila. 10. Fakte, Tom ne estas ema kredi la zorgistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiujn interokazaĵojn (событиями) ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas kredi la zorgistinon? Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi. Tom estas agema knabo kaj eble tiu tro parolema zorgistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu zorgistino tro emas paroli, kaj do ne estas kredinda. Aŭ ĉu temas pri io alia? Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭ longe en la urbego, kie ili vivis tiutempe – ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo – sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke (взаимно, обоюдно). Kiam, antaŭ iomaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato kaj ege dankis la okazon. Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Duopo estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen/tim/ulino. Ĉu vi komprenas? Sed nun Tom sin demandas, kial li sentas tiun zorgistinon nekredinda. Li preferus malparoleman, grava/vidiĝan sinjorinon. Tiu ĉi ne vidiĝas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fifari sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fifare. Fifaremaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema zorgistino ne estus unu el ili? Ĉu li misis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola zorgistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda. 11. Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blankaharulan viron, dum li apudiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?" Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere malsufiĉas. Mi devas urĝe veturi al la urbo." "Precize tiel vi povas min helpi. Mia aŭto mallaboras. Io estas fifarita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri aŭtoaranĝaĵo (устройство автомобиля) mi scias nenion. Mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas maŝinon, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de eroj kaj objektoj (объектов) igas aŭton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari (чинить; исправлять) mian veturilon, vi min miskomprenis." La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne kutimaj demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi. "Dankon, vi vere estas tre helpema. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas." "Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la aŭton. "Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, maŝiniston," ŝi diras. "Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas veturilon, sed mi ne ŝatas aŭtojn." La alta junulo nur malparolas. "Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge, sin demandante, ĉu estis saĝe enigi sin en tiun fiaferon. Ŝi forte volegas lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene ontentigan manieron agi. "Ĉu maltrankviligas vin, se mi parolas?" ŝi demandas, "vi eble estas malparolema." "Mi havas zorgojn," li respondas. "Mi ne volas maltrankviligi vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi." "Ne dankinde," li ripetas, kaj malparolas plu, pripensema. Leciono 17Novaj vortoj: rango (ранг, чин, звание, степень, разряд) plasto (пластмасса; пластик) televido (телевидение) printempo (весна) funkcio (функция) kalsono (кальсоны, панталоны (нижние)) kalsoneto (плавки, трусики) tramo (трамвай) bero (ягода) rado (колесо) normala (нормальный, обычный) organo (о'рган) 12. Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, doloraŭdiĝas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe. "Donu al mi ion por trinki," li diras. "Trinki? Kion vi volegas trinki?" demandas Tom. "Ion ajn. Alkoholon (алкоголь). Donu al mi tason da alkoholo." "Kiel vi sentas vin?" diras la zorgistino Marta. "La kapo doloras," Bob respondas doloraŭdiĝe. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki." "Ĉu vi bonvolas iri," Tom petas la zorgistinon, "kaj alporti al li tason da alkoholo?" La zorgistino iom nedecidas, sed fine kapjesas. "Ĉu mi ankaŭ voku la policon?" ŝi diras. "Li ja ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas?" "Ankaŭ akvon," diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre volegas trinki. Mi trinkos alkoholon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan tason da akvo kaj iom grandan tason da alkoholo." "Jes. Estus saĝe voki la policon," Tom respondas al la zorgistino. "Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre volegas trinki. Vi ne povas pensevidi (вообразить), kiom mi volegas trinki. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti alkoholon. Ĉu oni povas ricevi alkoholon en la memserva manĝejo?" "Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas alkoholon en mia ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi povas stariĝi?" "Mi povas," diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo de Tom kaj de la zorgistino, "kvankam dolore." Ili iras al ŝia ĉambro. "Trinku tiom da akvo, kiom vi volegas, " ŝi diras. "Kaj poste mi donos alkoholon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre bontaŭga, vi vidos." Bob sidiĝas sur la seĝon, iom doloraŭdiĝas, kaj ricevas grandan tason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo," li diras. "Diru," petas Tom, "kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj (любопытны)." Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo (выражение) survizaĝe, kaj fine respondas: "Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon (шума). Kaj subite ĉio eksplodis (взорвалось) en mia kapo kaj mi mortis." 13. La vojo ŝajnas longa, kiam oni malparolas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, ŝi volegas ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan malparoladon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega. "Vi diris...," ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu." "Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malbonmaniera kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi." "Ĉu vi estas certa? Oni ofte pensevidas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed..." "Ne. Kiom rilatas al mi, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili rilatas al homojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?" "Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la malparolon peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti." "Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun malparolon adi kaj adi pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke malparolo estiĝas kaj adas. Mi estis plena de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni aŭtadas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej apude al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo." "Ĉe mi okazis la malo. Mi ade pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne vidiĝas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre helpeme konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi saman servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas malsaĝe, sed mi ĉiam volegas feliĉigi la homojn." "Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj rilatas al aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi volegas, ke mi lasu vin?" "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi." "Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar tian rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin malsaĝa. "Tute ne," ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi propones tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se maltrankvilas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro (центр). Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas bonege. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro." "Ĝis revido, kara kaŝesploristino!" La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara kaŝesploristino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li pensis vere pri tio? Nia kunsentinda Linda ne scias, kion pensi. 14. "Kie maldie mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito – sur malbona, tro mallarĝa lito – en ĉambro nekonata, en domo nekonata. Malsufiĉis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca (усталый, утомлённый), kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus irinta dum multaj monatoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi malridis. Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la ĉi/ejo (этом месте) tamen superis ŝian volegon plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu. Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis. La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj malridis. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "Oni enŝlosis min!" Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io ege natura: ŝi iris, kien ŝi volegis, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto memkomprenebla. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj iradi sub la suno, nun ne plu trovis en si la ŝercemecon, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo. Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte (громко), kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis. Vekis ŝin ida voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie." Gerda diris: "Idoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la idvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis?" "Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia. "Idoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min," Gerda plu petegis. Sed la reago de la idoj estis plej timiga. "Venu!" kriis unu. "Estas ne/ekzist/ul/o!" "Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri neekzistulo en ĉi tiu forlasita domo. Neekzistulino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!" "Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola... Leciono 1815. "Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige?" "Bonege, kara, bonege. Sed diru do al via plej kredinda amiko, kial vi ne suffice dormis." "Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ." "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva manĝejo kun la tasko (задача) kaŝesplori la blankaharulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi rakontos al mi pri via agado?" "Kun plezuro, sed ankaŭ vi rakontos al mi pri via agado poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fifara okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li variis (колебался; varia - различающийся; переменчивый, переменный), sed fine decidis jese. Mi volegis lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre kutimajn aferojn." "Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?" "Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi iradis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom malsaĝa. Mi iradis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca (ŝanco - шанс, случай, удача; вероятность, возможность). Pensevidu! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li precize kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi." "Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!" "Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin precizatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan vendejon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉiaspecajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu vidiĝis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan vendejon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?" "Vi rakontis pri via kaŝesplora sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via rakonto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi volegas iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene (в это утро)? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?" "Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..." 16. "Kie mi estis en mia rakonto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj." "Eble estis ĉefe pano." "Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon skribi la numeron (номер) de lia aŭta numerplato (plata - плоский; ровный, гладкий). Mi do eksekvis lin plu. Li iris sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom fore sur la maldekstra flanko." "Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?" "Certe ne. Subite, li eniris bonegamanĝejon. Mi variis: ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro ŝancos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi volegis kaŝesplori lin. Aliflanke, la ŝanco, ke li rekonos min, estis reala (реальный, действительный, вещественный), kaj min maltrankvilis. Dum mi staris tie decidovarie, eniris la bonegamanĝejon aro da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj servis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la bonegamanĝejo estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidejon ne tre videblan de la ejo, kie mia blankaharuloĵus eksidis." "Li do estas via blankaharulo, ĉu?" "Ne parolu malsaĝe. Vi bonege scias, kion mi volas diri. Estis la bonegamanĝejo kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La servantoj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan flu/aĵ/manĝ/aĵ/on (жидкая еда; суп), sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis eroj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la kresk/aĵ/manĝaĵo (салат) estis tre bona, sed la kuko (сладкие: пирог, булка, кекс) estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo." "Mi miras pri la grava ejo, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via kaŝ/esplora/rakonto, kaj mi atendis interesajn novaĵojn." "Ne ridu pri mi, aŭ mi ne adigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis koleraj, ĉar la servanto ne volis porti al ili alkoholon. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin malparoligi, kaj finfine speco de malpaco (paco - мир; покой) komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la malplanko ..." "Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn bonegajn amikojn vi trovis!" "Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil tasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera malpaco." "Tre bela okazaĵo, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe (kuraĝa - смелый, хpабpый) resti tie." "Jes. Kia vivo! Krome, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?" "Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, bonkora: vi estas la bonega virino. Sed pri via bonegeco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, tasa kaj kafa malpaco?" "Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blankaharulo ne plu troviĝas en la bonegamanĝejo. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata malpaco. Mi vere bedaŭras mian kaŝesploremo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, mi fifaris mian taskon. Mi provos ne fifari ĝin alifoje." "Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene bonega. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri via blankaharulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas via blankaharulo, eble vi tamen preferas vian karan amikon Tom." "Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blankaharulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?" "Nu, verŝajne ĉar..." "Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!" 17. "Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la facila plezuro travivi fiaferon! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi aliĝis al iu malleĝa agado ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?" "Ŝi lernigas, vi diris al mi. Kion do ŝi lernigas? Kio estas ŝia fako?" "Ŝi lernigas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj." "Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la kialon (причину) uzante nur nian pensevidon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?" "Ni ne scias multon. Mi rakontu jene. Du gestudentoj – Tom kaj Linda – rimarkis, ke alta blankaharulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis depro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva manĝejo tra la pordo traireja. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la trairejo: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la zorgistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blankaharulo eliris tra la alia pordo de la memserva manĝejo, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion. "Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?" "Ne. Verŝajne li ne pensis, ke iu ekscios ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, li malŝatis tion, sed li verŝajne opiniis, ke estos strange malakcepti ŝin." "Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?" "Jes, ni ekzamenis. Estas la frato de Marta, unu el la universitataj zorgistinoj, tiu, kiun Tom venigis." "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu fiagado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?" "La zorgistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blankaharulon ni ankoraŭ ne pridemandis." "Kial?" "Por ke li ne pensu, ke ni konas pri li. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala ejo, faris nenion atentindan. Eble li faris sian fiaferon kaj ĝin finis. La aliaj – tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita – certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blankaharulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se estos memkomprenebla, ke la tasko de la blankaharulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos. Leciono 1918. "Vi ne ŝatas vian fiekzistado, ĉu? Vi volegus ŝanĝi ĝin, ĉu ne? Nu, estas facile ŝanĝi vian fiekzistadon. Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Eregon da pano vi volegas, tute certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon (апельсин) por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko (сок), kompreneble. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene manĝinta. Kaj jen io alia: kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ankoraŭ varma,ĵus kuirita. Tuŝu, sentu mem, kiel varmeta ĝi estas. Vi volegas manĝi nur pro via malsaĝeco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi bedaŭras, ke vi estas tiel malsaĝa. Estas bedaŭrinde, vidi tiel belan knabinon suferi pro malesto de manĝaĵo. Mi sincere bedaŭras vian malsaĝecon. Nur eta "jes", kaj ĉio ĉi estos via." Li ŝajnigas sin helpema, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi volegas manĝi, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu orange estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia devo estas diri "ne". "Ĉu vi legis la dokumenton, ĉu vi komprenis ĝin?" li aldonas, kvazaŭ espere. Kompreneble ŝi legis: ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis (нуждалась, имела потребность) scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris la principojn (принципы) de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion; ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili; ŝi ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam malparolos. Neniam ŝi ŝanĝos sian decidon. "Ĉu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la aĉa voĉo. Ŝi plu malparolas, kaj li eliras, kolerega. Li eliras kun la pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, sed tamen akvo. Maleston de manĝaĵo eblas pli malpli elporti, sed maleston de akvo ne. Minutoj preteras. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la aĉulo revenas, kun aŭdaskribilo. Li irigas aŭdaskribaĵo. Eta, plenda malridema voĉeto aŭdiĝas, kaj romp/tuŝas la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas malbonege. Mi timas. Mi tiom volegas reiri nian domen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili volegas. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos malbonege. Kunsentu min, kara, kara patrino. Kunsentu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj skribilon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: faru tion, kion ili volegas!" "Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: "Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, liĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento. 19. Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere neekzistuloj ekzistas? Ralf: Ĉu vi volas rakonti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin malridi tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi malmemoros tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v... Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi malridigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios kolere kiam vi revenos vian domen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj maltrovita, kaj vi malridos. Vi... Petro: Vi eĉ ne scias aŭtadi. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj krome, mi nur... Ralf: Jes, mi scias aŭtadi. Petro: Vi ne rajtas aŭtadi ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu lernigisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi malridos. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas neekzistulo. Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je neekzistuloj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus... 20. Ireroj (шаги). Oni iras sur la strato. Gerda aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos are por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la fermilon (замок). Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per malsamaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la fermilon. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ malsamaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan fermilon. Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras. "Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi (поцеловать). Estas alta viro, maldika, kun malblankaj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre inde. Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: libera. "Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena (желанный, приятный, долгожданный (о госте); Bonvenon! - Добро пожаловать!)." Kaj li prezentas (представить, предложить; (по)знакомить) ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la irerojn, Gerda pensvidis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar. "Mia filino...?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon. "Savita: ŝi nun estas en via domo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas malprofesiuloj, kiuj agis fifare. La etulino estis ĉe la onklino de Marta, la universitata zorgistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj sia domon, kompreneble." "Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?" "Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank' al (благодаря) ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?" "Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malesto de manĝaĵo, unue, kaj poste per la aŭdinformo de mia filino. La malesto de manĝaĵo ne estis facile elportebla, kredu min, sed la aŭdaskribaĵo...! Fakte mi ege volas manĝi nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena." Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn. "Vi rakontos al mi, ĉion," ŝi diras al la du knaboj elirante. Gerda rakontas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn. La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon. "Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus?" "Kial?" "Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas fiŝanci, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos irerojn apudiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu homo, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese." Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba (сомнительный) esprimo. 21. Gerda sentas sin pli bone. Ŝiĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu apudiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Ŝi ŝatas Bobon. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi? Kaj jen aŭdiĝas ireroj. Bob saltas sub la liton. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas." "Jen," facile diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto (молоко). Gerda manĝas malparole; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝiĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli volegas manĝi, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la riĉaĵo de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj adis, jen (то) forta, jen (то) malforta, laŭ la tempoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis anojn en tre multaj landoj, en nacioj plej malsamaj. Multaj malsamaj homoj estis anoj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la hom/ar/er/oj, por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis althomecaj kaj elstaraj saĝuloj. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili interparoli, el kiu ajn lando aŭ homarero ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin atakadis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ malsamaj malnovaj dokumentoj, ilia riĉaĵo estas multvalora (valoro - ценность, стоимость, значение; величина). Tiu ĉi papero estas fotokopio (kopii - (с)копировать; переписывать) de dokumento, kiu tre precize montras, kie oni kaŝis la riĉaĵon. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro skribas ĉion sur etan kajeron. Kiam ŝi finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni volegis. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Ĝis, belulino, ĝis." Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la ireroj finis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras: "Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?" Leciono 2022. Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris sian domon, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano malliberigos la kaptintojn de Gerda. Estis sufiĉe multekosta veturado, sed la familio de Gerda – riĉa familio – pagis por ili la bileton (билет), tiel esprimante sian dankemon. Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la riĉaĵo, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la ĉiuj malleĝuloj venos. Kutime tiaj homoj ne kredas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si eregon de la trovaĵo. La ejo montrita troviĝis ĉe la montobazo (bazo - база; базис; основание, основа), en truo, kie, videble, neniu iris jam de jaroj. "Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun riĉaĵon trans la maro, ekzemple sur insulo (остров), kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" Tiel parolis Linda. "Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne ŝatus veturadi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne veturadi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante (постоянно) dancas sur la maro, kaj mi tute ne ŝatas ilian dancon. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas flugveturile iri preskaŭ ien ajn. Flugveturiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed mi ŝatas nur duone eĉ flugveturilojn. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej bone estas iradi piede sur bona tera vojo. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis: "Kiam alvenos la riĉaĵ-serĉantoj, laŭ via opinio?" ŝi demandis la policanon. "Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis flugveturilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama flugveturilo." La vetero estis bona. Ili starigis sian tendon en la apudeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la riĉaĵoserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda flugveturilo, speciale luita (арендованный). Sed lui specialan flugveturilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon (rimedo - средство; мера). La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en ejo, de kie eblas facile vidi la solan vojon – aŭ pli precize vojaĉon – laŭ kiu oni povas apudiĝi al la truo, kaj ke ĉiu havos en la truo sian difinitan (difini - определить, точно описать; установить, обозначить, назначить) kaŝejon. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta ejo, faris la deciditan signon (signo - знак, обозначение; признак; символ), kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. "Aŭto alvenas!" ŝi kriis. En tiu ege soleca regiono (регион, область, край), kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la riĉaĵoserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita ejo, malantaŭ ŝtonegoj, da kiuj troviĝis multe en la truo. 23. Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob! "Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" li kriis, "ĉu en la mallumo?" La aliaj sin montris. "Rekaŝu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por antaŭi ilin?" "Dank' al Gerda: ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke aŭtisto min veturigu ĉi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre precizajn priskribojn por ebligi al la aŭtisto trovi la ejon, kaj jen mi estas. Sed niaj riĉaĵoserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama flugveturilo, kiel mi, kaj kiam la aŭtisto min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn." Tom kuris supren al la videjo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signon. Envenis la truon zorgistino Marta, ŝia frato la alta blankaharulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!" La unua lernigis lingvosciencon, la dua anglan literaturon. Laŭ la malnova dokumento, la riĉaĵo troviĝis en fermita kesto (ящик) metita en truo aranĝita en la monto, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la preciza ejo estis montrita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la preterado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj signoj, la preciza ejo iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la truo estis plenigita per malsamaj substancoj, kies cello verŝajne estis gardi la fermita kesto kontraŭ malsekeco. La kesto, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis. 24. "Nur papero!" kriis Ronga. "Ankaŭ estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis: "Tie ĉi kuŝas la Riĉaĵo de la Lumo. Pro la ada ĉasado, la Sankta (святой; священный) kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ finos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin uzi. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Riĉaĵo de la Lumo. Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Riĉaĵo konsistas (состоит) el la arto uzi kaj gardi la Veron, la Justecon (justa - справедливый, правильный, правый), la Indecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Amon, la Kunsentemon kaj la Konon de si mem kaj de sia preciza ejo. Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Riĉaĵo estas pure Spirita. Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!" Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la domo de Gerda. "Kio okazis poste?" ĉi-lasta demandis. "Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La eja polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin." "Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" scivolis Tom. "Apudume. Kiam Marta estis zorgistino en la sanigejo (можно и malsanulejo), ŝi ĉeestis sanigadon de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam ĉilasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la riĉaĵo de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elstara, tre riĉa, pri kies riĉaĵo li eksciis okaze legante en la Vatikana Legejo." "Jes," adigis Gerda. "Tiun eron de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Legejo Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe iomtempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero montras, kie troviĝas la riĉaĵo de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn precizaĵojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun riĉaĵon, ĉar pli kaj pli multaj homoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola homo en la mondo, kiu vere bone lernis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la riĉaĵon pro propra intereso." "Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" Linda demandis. "Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata oficejo." Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion?" "Tion ŝi mem klarigis al mi," respondis la policano: "ŝi rakontis, ke la substanco uzita por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni iomfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) alkoholoanalizo. Post la sanigado, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro, ŝi enigis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la efiko ((воз)действие, влияние, эффект) de la substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale (обычно; вообще) dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu homo en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj." 25. "Sed vi ne respondis pri la fotokopio!" "Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la sanigado. Marta facile prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Lia sano ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero." "Kiel Ronga eniĝis en la aranĝon?" "Li estis la amanto de Marta, kaj ŝi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li ade bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute apuda. Tien ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita domo." Gerda parolis: "La frato de Marta multfoje vizitis min, antaŭ iomaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li iom blankiĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li agis malprave. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje nea respondis. Kiam mi poste ricevis inviton de Prof. Ronga lernigi pri malnovaj sekretaj lingvoj, mi tute ne pensvidis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia domo peti, por ke mi traduku la paperon pri l' riĉaĵo." "Jes," diris Tom. "Pro via multfoja nea respondo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston." "Tiom da zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsaĝeco!" "Jes. Malprofesiuloj," diris la policano malestime. "Ili agis malprofesie ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu malprofesieco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu malprofesieco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Profesiuloj en simila afero ne varius: vin uzinte, ili vin mortigus." "Ĉu vere?" "Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur malprofesiuloj planis kaj realigis tiun aferon." Gerda malparolis, pensema. "Timege!" ŝi fine diris. "Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin, ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion." Bob rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo. "Mi plezure trinkus tason da alkoholo," li diris. Kaj li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis. Ĝis la revido k ĉion bonan, Verserĉantoj k Belkreantoj! Словарь-a окончание прилагательного, порядкового числительного, притяжательного местоимения, причастия abelo пчела -aĉ- суффикс, означающий низкое качество, никчемность, непригодность, малоценность и выражает презрение, пренебрежение, неуважение (характеризует внешние, объективные качества предмета или явления) aĉeti покупать -ad- суффикс, означающий длительное действие, процесс, повторяемость adreso адрес aero воздух afero дело; вещь agi действовать aĝo возраст ajn бы ни, угодно (частица) -aĵ- суффикс, обозначающий предмет с определённым качеством, свойством; вещь akcepti принимать akra острый akvo вода al к, выражает значение дательного падежа alia другой alkoholo алкоголь almenaŭ по крайней мере, по меньшей мере, хотя бы alta высокий ami любить amiko друг amplekso объём, размер -an- суффикс, обозначающий жителя, члена коллектива, общества angla английский angulo угол ankaŭ тоже, также ankoraŭ ещё anstataŭ вместо -ant- суффикс, обозначающий действительное причастие (-anta) или деепричастие (-ante) настоящего времени antaŭ перед aparteni принадлежать apenaŭ едва, (как) только, еле aperi (по)явиться, показаться; возникнуть aprilo апрель apud около, не вплотную рядом -ar- суффикс, обозначающий множество одноpодных пpедметов aranĝi устраивать; обустраивать arbo дерево armi вооружать; снаряжать artikolo статья arto искусство -as окончание глагола настоящего времени aserto утверждение, уверение -at- суффикс, обозначающий страдательное причастие (-ata) или деепричастие (-ate) настоящего времени ataki нападать atendi ждать atento внимание atingi достичь, добраться до; добиться aŭ или aŭdi слышать aŭgusto август aŭskulti слушать (aŭto)buso автобус aŭto(mobilo) автомобиль baldaŭ скоро, вскоре banko банк barelo бочка baro преграда, препятствие bastono палка batali сражаться, бороться, биться, драться bati бить bazo база; базис; основание, основа bedaŭri сожалеть bela красивый benzino бензин bero ягода besto животное, зверь bezoni нуждаться, иметь потребность biciklo велосипед bildo картина, картинка, изображение, образ bileto билет birdo птица blanka белый blua синий, голубой bo- приставка, означающая pодство в результате брака bona хороший, добрый bordo берег botelo бутылка bovo бык brako рука (вся) branĉo ветвь, ветка; отрасль breto полка brili блестеть, сверкать, сиять brui шуметь brusto грудь buŝo рот butero сливочное масло butono кнопка, пуговица cedi уступить, поддаться celo цель cent сто centro центр certe конечно; уверенно, точно citrono лимон ĉambro комната ĉapo шапка ĉar потому что, так как, ибо ĉasi охотиться ĉe у, при, за; означает непосредственную близость по месту, одновременность по времени, условие совершения чего-то ĉefa главный; старший (по должности, положению); высший ĉelo клетка; ячейка; камера ĉemizo рубашка ĉevalo лошадь ĉi это(т) (выражает близость) ĉia всякий, любой ĉiam всегда ĉie везде ĉielo небо ĉio всё ĉirkaŭ вокруг, около ĉiu каждый ĉokolado шоколад ĉu разве, ли; выражает вопрос da предлог, означающий меру, количество, вес, неопределенную часть чего-то (c количественными числительными не употребляется) danci танцевать danĝero опасность danki благодарить dato дата, число месяца de от; выражает значение родительного падежа decembro декабрь decidi решить dek десять dekstra правый demandi спрашивать densa густой; плотный; частый dento зуб dependi зависеть des тем (соотносительно с 'чем') desegni рисовать, чертить devi долженствовать, быть должным, быть обязанным difini определить, точно описать; установить, обозначить, назначить dika толстый dimanĉo воскресенье dio бог direkti направлять; управлять diri сказать, говорить (что-либо) dis- пpиставка пpимеpно соответствует пpиставке pаз diskreta сдержанный; ненавязчивый, умеренный; дискретный, прерывный distanco дистанция, расстояние, дальность dividi (по)делить, разделить do итак, следовательно, значит, (ну) же (для усиления при вопросе или приказе) dokumento документ doloro боль dolĉa сладкий domo дом (здание) donaco подарок doni дать dormi спать dorso спина du два dubi сомневаться dum во время, в течение, пока, в то время как -e окончание производного наречия, деепричастия -ebl- суффикс, означающий возможность -ec- суффикс, означающий свойство, качество, состояние eĉ даже edzo муж efektiva действительный, действующий, эффективный efiko (воз)действие, влияние, эффект -eg- суффикс увеличения, усиления egala равный, одинаковый; равномерный -ej- суффикс, означающий место, помещение ek- пpиставка, означающая начало или кpатковpеменность действия ekologio экология ekonomio экономика; экономия eks- пpиставка, означающая: бывший ekskurso экскурсия, прогулка; экскурс, отступление от темы eksplodi взорваться ekster вне, за ekvacio уравнение ekzameni экзаменовать, проверять ekzemplo пример ekzerci упражнять, тренировать ekzisti существовать el из elekti выбирать, избирать elektro электричество -em- суффикс, означающий склонность к чему-либо en в -end- суффикс, означающий необходимость, непpеменность, обязанность (которая должна быть выполнена) energio энергия -er- суффикс, означающий частицу целого escepto исключение esperi надеяться esplori исследовать, изучать; расследовать esprimi выразить esti быть, являться, находиться estimi уважать -estr- суффикс, означающий: pуководитель, главный -et- суффикс уменьшения, ослабления etaĝo этаж eviti избегать, уклониться evolui эволюционировать, развиваться facila лёгкий, нетрудный fadeno нить fajro огонь fako отдел, отделение (ящика, стола, шкафа, учреждения); отсек; цех; специальность; раздел, область, отрасль (науки, культуры, промышленности) fakto факт fali упасть fama знаменитый, известный, славный familio семья fari делать februaro февраль feliĉa счастливый fenestro окно feo сказочное существо fermi закрыть fero железо festi праздновать fi- приставка, означающая презрение, моральное отвращение, антипатию (характеризует отношение к предмету или явлению со стороны говорящего) fidela верный, преданный figuro фигура fiksi закреплять, фиксировать; установить filmo фильм, (кино, фото)плёнка filo сын fingro палец fini заканчивать firma крепкий fiŝo рыба fiziko физика flanko сторона, бок; склон flava жёлтый fleksi (со)гнуть, изогнуть floro цветок flugi лететь flui течь fojo раз folio лист fonto источник for пpочь, долой, вон, отдаление, исключение (употpебляется и в качестве пpиставки) formo форма forta сильный fosi копать fot(ograf)i фотографировать frato брат fromaĝo сыр froti тереть, натирать frua ранний frukto фрукт, плод fumo дым fungo гриб funkcio функция gaja весёлый gardi охpанять, хранить, беречь gaso газ gasto гость ge- пpиставка, используемая для обозначения сpазу обоих полов gliti скользить globo шар glui склеивать grado градус, степень gramo грамм granda большой, великий grasa жирный; тучный; полный (о ком-л.); жировой gratuli поздравить grava важный, значительный grio крупа gusto вкус ĝardeno сад ĝenerala общий, всеобщий, генеральный ĝi он, она, оно - относится ко всем неодушевленным предметам, животным, а также к лицам, пол которых неизвестен. ĝis до ĝoji радоваться halti остановиться haro волос haveno гавань, порт havi иметь haŭto кожа (на человеке или животном); кожура; корка helpi помочь herbo трава hieraŭ вчера historio история ho! о!, ох! hodiaŭ сегодня homo человек horloĝo часы horo час hotelo гостиница, отель humoro настроение; нрав; жидкая среда организма hundo собака; virhundo кобель -i окончание глагола в неопределённой форме ia какой-то iam когда-то ideo идея -id- cуффикс, означающий потомка ie где-то -ig- cуффикс, означающий: сделать каким-либо, кем-либо, чем-либо, заставить, побудить к чему-либо -iĝ- cуффикс, означающий: сделаться каким-либо, кем-либо, чем-либо, становиться ili они -il- суффикс, обозначающий оpудие, инстpумент imposto налог, сбор -in- суффикс, обозначающий женский пол -ind- суффикс, означающий достойный определённого отношения informi информировать, извещать, сообщать insekto насекомое insulo остров insulti ругать -int- суффикс, обозначающий действительное причастие (-inta) или деепричастие (-inte) прошедшего времени inter между, среди intereso интерес inviti пригласить io что-то, что-либо, что-нибудь iom сколько-то, некоторое количество, немного iri идти -is окончание глагола пpошедшего вpемени -ism- cуффикс, означающий учение, направление, доктpину -ist- cуффикс, означающий пpофессию, либо пpинадлежность к какой-либо паpтии, пpивеpженность какому-либо учению, доктpине -it- суффикс, обозначающий страдательное причастие (-ita) или деепричастие (-ite) прошедшего времени iu кто-то, некто, некий, некоторый, какой-то -j окончание множественного числа существительного и прилагательного ja ведь, же jako пиджак, куртка jam уже januaro январь jaro год je предлог употребляемый, когда другие предлоги не подходят и для указания на определенный момент времени (иногда взаимозаменяем с аккузативом) jen вот jes да ju чем (– тем) juĝi судить julio июль juna молодой, юный junio июнь jupo юбка justa справедливый ĵaŭdo четверг ĵeti бросить ĵus сейчас, только что kaĉo каша kadro рама, рамка; окружение; кадр kafo кофе kaj и, а kajero тетрадь kalsono кальсоны, подштанники, панталоны (нижние); kalsoneto плавки, трусики kampo поле kanti петь kapo голова kapro козёл kapti ловить, поймать kara дорогой, милый karesi ласкать, приласкать karto карта; карточка kaŝi прятать, скрывать kato кот, кошка ke что, чтобы kemio химия kesto ящик kia какой kial почему kiam когда kie где kiel как, в качестве kies чей kio что kiom сколько kisi (по)целовать kiu кто; который; какой из klara ясный klaso класс klera образованный, просвещённый klini наклонить knabo мальчик koko петух kolego коллега koleri сердиться, гневаться kolo шея kolono колонна; столб koloro цвет komenci начать komo запятая kompari сравнить, сопоставить kompreni понять komputi вычислять; пользоваться компьютером komuna общий kondiĉo условие konduki вести, проводить; привести к чему-либо koni знать; быть знакомым с; быть осведомленным в; иметь представление о konkuri состязаться, соревноваться; соперничать konscii (о)сознавать konsenti согласиться konservi хранить, сохранять konsideri считать, учитывать, принять в расчёт konsili советовать konsisti состоять (из) konstanta постоянный konstrui строить kontenta довольный konto счет; учетная запись kontraŭ против kopii (с)копировать; переписывать korbo корзина, короб korekti исправить, поправить korespondi переписываться koro сердце korpo тело korto двор kosti стоить kovri покрыть krano кран трубопроводный kredi верить krei создавать, творить; образовать kreski расти krii кричать kritiki критиковать krom кроме kruco крест kudri шить kuiri варить, готовить пищу kuko сладкие пирог, булка, кекс kulero ложка kulpa виноватый kulturo культура kun с kuraĝa смелый, храбрый kuri бежать kutimo привычка kuvo таз; ванна; бак; корыто kuŝi лежать kvankam хотя kvar четыре kvazaŭ как будто (бы), будто (бы), словно (бы), как если (бы), как бы kvin пять la определённый артикль (с его помощью выделяют конретный предмет, о котором слушателю что-либо известно и т.д.) labori работать laca усталый, утомлённый lago озеро lakto молоко lampo лампа lando страна lango язык; защелка larĝa широкий lasi оставить; покинуть; (от)пустить lasta последний laŭ по, согласно, в соответствии с, вдоль laŭdi хвалить laŭta громкий lavi мыть leciono урок, занятие legi читать legomo овощ leĝo закон lerni обучаться, учиться, изучать letero письмо li он libera свободный libro книга ligi связать, завязать limo граница, рубеж, предел lingvo язык linio линия; строка; черта lipo губа listo список literaturo литература lito кровать, постель litro литр loĝi жить, проживать, населять longa длинный, долгий ludi играть lui нанимать, арендовать lumi светить(ся) lundo понедельник luno луна majo май mal- приставка, означающая прямую противоположность malgraŭ несмотря на; вопреки manĝi есть, кушать maniero манера; способ, образ (действия) mano рука, кисть mardo вторник maro море marto март maŝino машина, механизм; станок matematiko математика mateno утро meblo мебель mem сам memori помнить mendi заказать merito заслуга, достоинство merkredo среда metalo металл meti класть, помещать, ставить, положить metodo метод metro метр mezo середина mezuri мерить mi я mil тысяча minus минус minuto минута miri удивляться mis- приставка, означающая неверное, ошибочное действие modelo модель; образец mola мягкий momento мгновение, миг, момент monato месяц mondo мир, свет mono деньги monto гора montri показывать morgaŭ завтра morti умереть movi двигать multe много muro стена muzeo музей muziko музыка -n окончание винительного падежа существительного (а также пpилагательного и местоимения) nacio нация naĝi плыть naski родить, рождать naturo природа, естество naŭ девять nazo нос ne не, нет necesa необходимый, нужный nek ни nenia никакой neniam никогда nenie нигде nenio ничто neniu никто, ни один, никакой nervo нерв ni мы nivelo уровень nokto ночь nombro число, численность nomo имя, название nordo север normala нормальный, обычный nova новый novembro ноябрь nu ну nubo облако, туча nukso орех nul нуль, ноль numero номер nun сейчас, теперь nur только, лишь, всего лишь -o окончание существительного в единственном числе objekto объект, предмет, вещь -obl- суффикс кpатных числительных odori пахнуть ofendi обижать oficiala официальный ofico должность, служба ofta частый ok восемь okazi произойти, случиться, состояться oktobro октябрь okulo глаз okupi занимать, оккупировать ol чем (при сравнении) oleo жидкое масло -on- суффикс дpобных числительных oni неопределённо-личное местоимение (употребляется, если действующее лицо не названо) onklo дядя -ont- суффикс, обозначающий действительное причастие (-onta) или деепричастие (-onte) будущего времени -op- суффикс собиpательных числительных opinii думать, полагать, считать, иметь мнение oranĝo апельсин ordo порядок; разряд; строй ordoni приказывать orelo ухо organo о'рган oriento восток -os окончание глагола будущего вpемени osto кость -ot- суффикс, означающий страдательное причастие (-ota) или деепричастие (-ote) будущего времени ovo яйцо paco мир, покой pafi стрелять pagi платить paĝo страница paki паковать pano хлеб pantalono штаны, брюки papero бумага pardoni извинить, простить parenco родственник parko парк paroli говорить (о чём-либо) partio партия, сторона (в политике; споре; игре; браке) pasporto паспорт patro отец pendi висеть peni стараться, пытаться pensi думать per посредством; выражает значение творительного падежа permesi позволить, разрешить peti просить pezi весить, иметь вес piedo нога, ступня placo площадь planedo планета planko пол plano план plasto пластмасса, пластик plata плоский, ровный, гладкий plej наиболее, самый plena полный plendi жаловаться, причитать plezuro удовольствие pli более, больше plu более, больше; дальше, далее plus плюс po по (для pазделительных числительных) polico полиция politiko политика pomo яблоко ponto мост; перемычка por для, за, с целью, 'для того, чтобы' (используется для обозначения цели, назначения, цены за что-то; лица, к которому относится действие; будущего времени, в течение которого должно длиться действие) pordo дверь porko свинья porti нести posedi обладать, владеть post после, через, за postuli требовать poŝo карман poŝto почта poto горшок povi мочь, иметь возможность pra- приставка, соответсвующая пpиставке пpа prava (он) прав preciza точный preferi предпочитать preĝi молиться premi (с)жать, давить preni брать, взять prepari приготовлять,(под)готовить presi (на)печатать preskaŭ почти preta готовый preter мимо prezenti представить, предложить; (по)знакомить pri о, об principo принцип printempo весна pro из-за, по причине, за, ради problemo проблема, вопрос, задача produkto продукт profesio профессия profesoro профессор profito выгода, прибыль programo программа projekto проект promesi обещать proponi предложить propra собственный provi испытать, проверить, (по)пробовать pruvi доказать pulvoro порошок puni наказывать, карать punkto точка pura чистый radiko корень radio радио; луч rado колесо rajto право rakonti рассказать rando край (чего-либо) rango ранг, чин, звание, степень, разряд rapida быстрый, скорый rato крыса re- приставка, означающая обратное или повторное действие reala реальный, действительный, вещественный reciproka взаимный regiono регион, область, край regulo правило reklamo реклама rekta прямой renkonti встретить respondi ответить resti остаться reto сеть, сетка revi мечтать ricevi получить riĉa богатый ridi смеяться rigardi смотреть, глядеть rilati относиться, иметь отношение rimarki заметить rimedo средство; мера ringo кольцо; шайба (под винт) ripari чинить, ремонтровать; исправлять ripeti повторить ripozi отдыхать rivero река rizo рис robo платье rompi ломать rondo круг rozo роза rubo мусор, хлам; отбросы ruĝa красный ruli катить; исполнять программу sabato суббота sablo песок saĝa умный, мудрый sako мешок; сумка; пакет salo соль salti прыгнуть saluti приветствовать sama тот же самый; такой же самый, одинаковый sana здоровый sango кровь sankta святой, священный sapo мыло savi спасать, избавлять scienco наука scii знать se если sed но seĝo стул seka сухой sekreto секрет, тайна sekso пол; секс sekvi (по)следовать; соблюдать (что-л.) semo семя sen без senco смысл sendi послать senti чувствовать sep семь septembro сентябрь serĉi искать serio серия; ряд; последовательность serioza серьёзный serpento змея servi служить; прислуживать ses шесть severa строгий, суровый si себе, себя (возвратное местоимение употребляется только в третьем лице) sidi сидеть signifi значить signo знак, обозначение; признак; символ simila похожий, подобный simio обезьяна sincera искренний sinjoro господин, синьор sistemo система skribi писать socio общество sola единственный, одинокий, один soldato солдат, воин solvi решить, найти решение; растворять somero лето sonĝo сон, сновидение, грезы, мечта soni звучать spaco пространство; протяжённость speciala специальный, особый speco разновидность; вид; род; сорт spegulo зеркало spiri дышать spirito дух sporto спорт spuro след, отпечаток stacio станция stari стоять stelo звезда stranga странный strato улица studento студент sub под subite вдруг, внезапно, неожиданно substanco вещество; субстанция; сущность suferi страдать sufiĉa достаточный sukcesi иметь успех; успеть; суметь sukero сахар suko сок sumo сумма suno солнце super над supozi предполагать supro верх, вершина sur на surfaco поверхность ŝafo баран ŝajni казаться ŝalti включить ŝanco шанс, случай, удача; вероятность, возможность ŝanĝi (из)менять ŝargi зарядить; загрузить ŝarĝi (за)грузить, нагружать; обременять ŝati нравиться, высоко ценить ŝerci шутить ŝi она ŝipo корабль, судно ŝlosi запереть; закрыть ŝnuro верёвка; хорда ŝranko шкаф ŝtato государство, штат ŝteli воровать, красть ŝtofo ткань, материя ŝtono камень ŝtupo ступень(ка) ŝuo ботинок, туфля ŝuti (на)сыпать tabelo таблица, расписание tablo стол tabulo доска tago день taksi оценивать tamen однако tasko задача, задание taso чашка taŭgi годиться, быть пригодным teatro театр teksto текст telefono телефон telero тарелка televido телевидение temo тема tempo время tendo палатка teni держать teo чай tero земля tia такой tial поэтому tiam тогда tie там tiel так timi бояться tio то tiom столько tiri тянуть, тащить, привлекать, извлекать tiu тот toleri терпеть torto торт, сладкий пирог tra сквозь, через, насквозь tradicio традиция traduki переводить trafi попасть (в); поразить; встретить случайно; оказаться tramo трамвай trankvila спокойный tranĉi резать trans за, через, по другую сторону или в этом направлении tre очень tremi дрожать tri три trinki пить tro слишком, чрезмерно trovi найти truo дыра, отверстие tubo труб(к)а tuj тотчас, сразу, сейчас же, немедленно tuko платок, четырехугольный кусок материи turisto турист turni повернуть, обратить tuŝi касаться, трогать, затрагивать tuta весь, целый -u окончание повелительного наклонения глагола -uj- суффикс, означающий вместилище, плодовое деpево, редко для обозначения страны (вытеснен суффиксом -i-) -ul- суффикс, означающий лицо с опpеделенным свойством,качеством -um- суффикс, не имеющий определенного значения (используется для образования слов, соотносящихся с исходными) ungo ноготь, коготь universala универсальный, всемирный, всеобщий universitato университет unu один urbo город -us окончание условного наклонения глагола (выражается с помощью частицы 'бы') uzi употреблять, использовать, применять vagono вагон valoro ценность, стоимость, значение; величина vana напрасный varia различающийся; переменчивый, переменный varma тёплый ve увы vendi продать vendredo пятница veni прийти, приехать, прибыть; наступить venki победить, одержать победу vento ветер vera правдивый, истинный, настоящий, подлинный verda зелёный verki сочинить, создать vespero вечер vesto одежда vetero погода veturi ехать vi ты, вы viando мясо vidi видеть vilaĝo деревня, село viro мужчина vitro стекло vivi жить, существовать vizaĝo лицо viziti посещать voĉo голос vojo дорога, путь voki звать voli хотеть vorto слово vundo рана zono пояс, зона zorgi заботиться (о); нянчиться (с), ухаживать (за) |
|